Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo
Lojxban estas lingvo artefarita. Gxi originale ricevis la nomon Loglan de la fondinto de la projekto, D-ro James Cooke Brown (Gxejmz Kuk Brauxn), kiu iniciatis la disvolvigon de la lingvo en 1955. La celoj de la lingvo unuafoje priskribigxis en la artikolo "Loglan" en Scientific American (Usona scienca gazeto), Junio, 1960. La lingvo estis konstruata dum tri jardekoj, far dekoj da laborantoj kaj centoj da subtenantoj. Tiujn ekde 1987 estras la Logiklingva Grupo, nun korporaciigxinta kiel neprofitema scienca-eduka fondajxo, al kiu la usona registaro aprobas senimpostajn monodonacojn.
Multaj artefaritaj lingvoj ekzistas, sed Lojxban estas tiel farita, ke gxi unikas plurmaniere. Jen la cxefaj trajtoj de Lojxban.
La jenaj sekcioj ekzamenas cxiujn el cxi tiuj punktoj, kaj respondas la
demandojn plej ofte faritajn pri Lojxban.
Lojxban estas planita originale apogi esploradon pri koncepto nomata
la hipotezo de Sapir kaj Whorf (huxorf). Simpla esprimo de tiu
hipotezo estas, ke la strukturo de lingvo limigas la pensadon de gxiaj
parolantoj. Lojxban permesas la plenan esprimkapablon de etna lingvo sed
grave diferencas laux sia strukturo je aliaj lingvoj. Tio permesas, ke la
sciencistoj, kiuj studas la rilatojn inter lingvo, pensado, kaj kulturo,
gxin uzu kiel testilon.
Jes; pluraj uzoj. Pro sia unusignifa gramatiko kaj sia simpla
strukturo, Lojxban estas facile analizata gramatike far komputiloj,
ebligonte la uzadon de Lojxban por komputil-homa interagado kaj -- eble --
interparolado. La strukturo Lojxban-a similas tiun de kelkaj nunaj
programlingvoj por artefarita inteligenteco (AI), kaj probable estos tre
potenca ilo en la evoluigado de AI, speciale en la konservado kaj
procezado de informoj pri la mondo kaj homaj mondkonceptoj. Krome,
lingvistoj interesigxas pri la ebleco, ke Lojxban rolos kiel interlingvo
en la komputil-helpata traduko de etnaj lingvoj. La apartajxoj de la
lingvo igas la provon, krei fluan stilon en la lingvo, tre interesa kaj
instrua defio. Jen estas nur la komencoj de la estontaj Lojxban-aj
aplikoj.
Oni planis Lojxban-on kiel homan lingvon, ne kiel komputilan. Oni
intencas do ke gxi utiligxu konverse, lege, skribe, kaj pense. Tamen, cxar
Lojxban prilaboreblas de komputilo multe pli facile ol etna lingvo, estas
certe ke post kelka tempo elpensigxos por-komputilaj aplikajxoj Lojxban-e
bazigxantaj. La alpreno kaj uzado de Lojxban ne necesigas, ke vi sciu ion
ajn pri komputiloj, aux parolu kvazaux komputilo!
Lojxban uzas literojn el la latina alfabeto por signi siajn 6 vokalojn
kaj 17 konsonantojn; la Lojxban-a signaro uzas nur normajn
komputilklavarajn signojn; la majuskulado maloftas -- oni uzas gxin por
indiki nekutiman akcenton en la elparolado de nomoj. La interpunkciado
esprimigxas vorte. La skribata lingvo konformigxas precize al la sonoj de
la parolata lingvo; la literumado estas fonetika kaj neambigua, kaj la
fluaj sonoj de la lingvo analizigxas unike en vortojn. Tiuj trajtoj
plifaciligas la perkomputilan parol-rekonon kaj -transkribon. Lerni la
skribmanieron kaj la ortografion de Lojxban estas bagatele.
Lojxban havas glatan, ritman sonon, iom kiel la itala lingvo. Tamen,
la konsonantoj donas plenecon kaj potencon trovatajn en slavaj lingvoj kia
la rusa, kaj la multeco de vokalduopoj sugestas la cxinan, la
malajpolineziajn, kaj aliajn orientaziajn lingvojn, sed sen la tonoj, kiuj
malfaciligas la lernadon de kelkaj el tiuj lingvoj.
Cxar neniu idiotismo ekzistas por mallongigi esprimojn, Lojxban ofte
sxajnas pli longa ol la analoga esperanta teksto. La unusignifa strukturo
kiu rezultas estas grava gajno kaj valoras tion. Kiel ekzemplo Lojxban-a,
la sentenco "Razilo de Ockham" tradukigxas jene:
Oni prononcas la apostrofon kiel mallongan, senvocxan "h". Oni uzas gxin
apartigi klare du apudajn vokalojn por auxskultanto, sen postuli pauxzon
inter ili. La ipsilonon, kiun ni transliterumis kiel `(a)', prononcu kiel
malakcentatan, mallongan vokalon, simile al la "sxva" trovata en kelkaj
lingvoj, inkluzive de la angla, kaj foje signata en Esperantaj tekstoj per
"x": about (angla) -- "xbauxt" -- "<ybaut>", aux le
(franca) -- "lx" -- "<ly>". Jen mallonga skizo de la fonologio de
Lojxban: <a>=a; <b>=b; <c>=sx; <d>=d; <e>=e;
<f>=f; <g>=g; <i>=i aux j; <j>=jx; <k>=k;
<l>=l; <m>=m; <n>=n; <o>=o; <p>=p;
<r>=r; <s>=s; <t>=t; <u>=u aux ux; <v>=v;
<x>=hx; <y>=(a), la "sxva"; <z>=z; <.>=pauxzo aux
glota sono simila al la araba "alif/hamzah", lauxvole; <'>=mallonga,
senvocxa "h"; <,>=marko por apartigi nenormalajn silabojn en nomoj,
ktp. La akcento falas en la antauxlasta silabon, krom silaboj enhavantaj
"<y>", aux (cxe nomoj ktp.) en la silabo skribata majuskule.
La gramatiko de Lojxban ne estas kopiita el iu ajn konata lingvo; male,
ties predikat-gramatiko estas derivita el tiu de la formala logiko. Jam
de multaj jaroj, filozofoj kaj logikistoj konstatis, ke dum la evoluado de
la lingvo, substantivoj, verboj, kaj adjektivoj estas elektitaj iom
arbitre por montri konceptojn. La logikistoj evoluigis signaron kaj
sciencon, la predikat-kalkulon, por montri tiujn konceptojn pli rekte kaj
pli simple. Ekzemple, "Johano batas Petron", "Johano estas la onklo de
Petro", kaj "Johano estas pli altkreska ol Petro" estas cxiukaze
simplaj rilatoj inter Johano kaj Petro. Tamen, malgraux ke Esperante oni
prezentas la gravajn konceptojn per verbo, substantivo, kaj adjektivo
respektive, en la formallogika signaro oni montris cxiujn konceptojn per
plurargumentaj predikatoj. Cxi tie, "Johano" kaj "Petro" estas du
argumentoj de predikatoj.
Simile, Lojxban prezentas cxi tiujn konceptojn per gramatike identaj
vortoj. Tio signifas, ke oni esprimas la Lojxban-ajn frazojn en ensembloj
de ideoj nomataj "argumentoj", kunligitaj per rilatoj nomataj
"predikatoj". Cxi tio diferencas je la lingvoj, kiujn vi eble konas;
sed diversaj logikaj sistemoj kaj metodoj, bazataj sur la
predikat-strukturo, estis la bazo de intelekta pensado ekde kiam la
antikvaj grekoj inventis logikon.
Oni rimarku, ke kelkfoje ni faras simile en Esperanto, aparte en la
poezia lingvajxo, kiam ni verbigas substantivon aux adjektivon: "Johano
onklas al Petro", "Johano superaltas Petron". En Lojxban oni tiel faras
ordinare, ne escepte, kaj multe pli regule ol en Esperanto.
Oni povas uzi la predikatan strukturon esprimi "nelogikan" pensadon.
La logikistoj povas analizi cxiajn vortajn esprimojn por ke ili traduku
tiujn en la predikat-signaron. Sed malgraux ke Lojxban jam estas
esprimata en predikat-bazita sistemo (kio ebligas facilan logikan
analizon), Lojxban ankaux enhavas vaste diversajn elementojn trovatajn en
etnaj lingvoj, por esprimi sentojn, emociojn, kaj ricxajn metaforojn.
Tial, Lojxban ne havas la distingojn inter la diversaj parolelementoj,
kiujn vi konas de la gramatiko. Cxiuj Lojxban-aj "predikat-vortoj"
(brivla) estas la samaj parolelementoj. Cxiu povas ekvivalenti al
substantivo, verbo, adjektivo, aux adverbo, kiaj "lulo", "luli", "lula",
kaj "lule". Tiel, blanu signifas kaj "blui" kaj "bluajxon".
blanu ankaux povas modifi aliajn vortojn por indiki "bluecon" aux
"bluon". kurji ("kurjxi") indikas la verbon "varti", "prizorgi",
sed ankaux povas indiki "vartanton", aux "vartadon".
La agado kaj la ekzistado estas egale vorteblaj por parolanto; oni
povas ignori la distingon, aux esprimi gxin malimplice per kunasociado de
konceptoj en tanru ("vortogrupoj") kun gasnu ("fari"),
zasti ("ekzisti"), zukte ("agi"), kaj kun diversaj vortetoj
indikantaj abstraktajxojn kiaj eventon, staton, econ, kvanton, koncepton,
sperton, kaj verecon, aux la kvar antauxdifinitajn specojn de kauxzeco.
Oni povas evoluigi ankaux aliajn specojn per vortogrupoj.
Grava gajno pro la uzado de la predikat-gramatiko estas, ke Lojxban ne
havas devigajn fleksiojn kaj deklinaciojn cxe substantivoj, verboj, kaj
adjektivoj. Pluraj etnaj lingvoj evoluigis tiajn variajxojn por
malmultigi dubeblon pri tio, kiel la vortoj funkcias en frazo. Tiu
disvolvigxo treege malreguligis tiujn fleksiojn kaj deklinaciojn, kaj proe
oni tiujn ne lernas facile. Lojxban uzas la simplan sed flekseblan
predikat-rilaton por forvisxi kaj la neregulecon kaj la deklinaciojn.
Tensaj kaj lokalizaj markoj (fleksionoj), adverboj kaj prepozicioj,
cxiuj estas kombinitaj en unu parolelementon. Novaj prepoziciumaj formoj
estas konstrueblaj lauxvole per predikatoj; cxi tiuj formoj permesas al la
uzanto largxigi frazon per alligo kaj interligo de prepozicioj normale ne
implicitaj en la signifo de vorto.
Nombroj kaj kvantigantoj estas pli largxaj konceptoj ol en aliaj
lingvoj. "Multaj", "suficxa", "troa", "kelkaj", kaj "almenaux",
estas konceptoj, kiujn oni esprimas kiel nombrojn Lojxban-e. Tial, "gxi
kostas 3950 spesmilojn", kaj "gxi tro kostas" idente samas gramatike,
kaj oni povas diri, ke estas "la suficxe-a en starvico" por biletoj cxe
elcxerpota filmo. Kernaj konceptoj de la logiko, la matematiko, kaj la
scienco estas enkonstruitaj en la radikaron. Ili plialtigas la diskutadon
pri cxi tiaj temoj, kaj utiligxas surprize ofte ankaux en la ordinara
parolado.
La predikat-logiko povas esprimi diversajn aspektojn de la homa penso.
Lojxban aldonas ankaux nelogikajn konstruojn, kiuj nek difektas nek
malklarigas la logikan strukturon, sed allasas komunikojn kiuj ne
analizeblas per logiko. Ekzemple, Lojxban havas plenan aron da emociaj
indikiloj, kiuj allasas la esprimadon de intenseco kaj rifuzo. Tiuj
similas ekkriojn kiaj "ho!" "ha!" kaj "hura!" sed cxiu havas sian propran,
specifan signifon. Simile, Lojxban havas indikojn de la rilato inter la
parolanto kaj la parolajxo -- cxu temas pri onidiro, senpera observa,
logika dedukto, ktp. Tiuj indikoj estas derivitaj el indigxen-amerikanaj
lingvoj.
Lojxban ebligas metalingvistikan (eksterlingvan) diskuton pri la
frazoj, kiujn oni diras, tamen gxi estas unusenca. "cxi tiu frazo estas
malvera", ne estas nepra paradokso Lojxban-e. Lojxban ankaux ebligas
tenslogikon, kiu allasas precizegon pri spacaj, tempaj, kaj spactemptaj
interrilatoj, ecx tiajn kiajn implicas la tempvojagxado. Grava parto de
la Lojxban-a gramatiko estas planita ebligi unusencan paroladon pri
matematikaj esprimoj kaj rilatoj, akorde kun la internacia uzado kaj la
jam matematikeca gramatiko Lojxban-a.
La malmultaj Lojxban-aj parolelementoj sxangxigxas reciproke per la
uzado de la mallongaj strukturvortoj, cmavo ("sxmavo"). Oni povas
substantivigi aux verbigi la nombrojn, aux povas inventi novajn nombrojn
kaj prepoziciojn. Lojxban forigas multajn limigojn kiuj cxirkauxas la
homan penson, sed la sintaksa strukturo plu regigxas strikte.
Lojxban efektive estas multe pli simpla ol la etnaj lingvoj. La
gramatiko estas simile kompleksa kiel la nuna generacio de komputilaj
lingvoj, kia Ada. Lojxban sxajnas malsimpla cxar la specoj de homa penso
estas malsimplaj, kaj Lojxban estas planita minimumigi la limigojn de tiuj
pensoj. Lojxban sxajnas pli longa kaj pli malsimpla pro sia nuna manko de
idiotismo, sia kompleta malkasxo de la logika strukturo, kaj plej grave,
sia nefamiliareco. Aliflanke, la konversacia parolo versxajne uzos malpli
ol duonon de la eblaj gramatikaj strukturoj, preterlasinte la ceteron por
la skribado kaj por aliaj cirkonstancoj, en kiuj oni versxajne malrapidus
formuli prizorgeme precizajn logikajn vortogrupojn.
La prononcaj, ortografiaj, vortformadaj, kaj gramatikaj reguloj de
Lojxban estas fiksitaj kaj senesceptaj. La regulesceptoj estas plago en
la lernado kaj la senerara parolado de etnaj lingvoj. Sen la sxargxo de
dubsenceco, la Lojxban-uzantoj povas precizigi kaj specifigi pli facile ol
en aliaj lingvoj.
Cxar la Lojxban-a gramatiko estas simpla, gxi estas pli facile lernebla
ol tiu de aliaj lingvoj. Adekvata vortaro, kun kompleta ensemblo de 1300
radikvortoj, necesigas cxirkaux 8--12 semajnojn da studado, po unu horo
tage. La Lojxban-aj kursoj, instruitaj unue en 1989, ekvivalentas unu
semestrokurson -- 60 kurs-horoj. Lauxplane, ili ebligas konversacian
facilparolecon se oni nur lernas la vortaron, ekzercas sin iom ofte, kaj
interrilatas komunike kun aliuloj. Oni jam determinis, ke etnaj lingvoj,
kia la angla, necesigas ege pluan tempon por atingi analogan spertnivelon.
La Lojxban-aj instruajxoj estas planataj tiel, ke oni povu lerni la
lingvon sen kurscxambra instruado, kaj eble sen proksima komunumo al la
Lojxban-istoj. La komunik-ekzercado kun aliuloj necesas por ke oni atingu
facilparolecon, sed oni povas ekuzi la lingvon tuj kiam oni ekkapablas.
La lingvo unue estis priskribita en la 1950oj. La artikolo "Loglan" en
Scientific American, en 1960, estis voko por helpo en la evoluigo
de la lingvo. La lingvistiko samtempe revoluciigxis, kaj rezultis rapide
kreskanta sciado pri la naturo de la homa lingvo; tio sxangxis la
postulojn por la evoluanta Lojxban. La unua disvastigxinta vortaro kaj
lingvo-priskribo aperis en 1975; la nekompleteco de la priskribo, kaj la
dauxrigo de la evoluado, malinstingis homojn lerni la lingvon gxuste kiam
komputiloj ekhelpis al Lojxban -- tiuj ebligis rafini la gramatikon,
elimini la dubsencecon, kaj pruvi matematike la unusignifecon. Volontuloj
faris multon de tiu laboro sen monrekompenco. Tial, jardekoj kaj pluraj
varioj de la lingvo forpasis antaux ol atingigxis la nuna varianto, la
unua kiu nomigxas "Lojban" (el la radikoj "logiko-lingvo" en Lojxban).
Cxi tiu varianto estas la unua kun stabila vortaro, kaj la unua kun
stabila kaj komplete priskribita gramatiko; ekzemple, la gramatiko de la
matematikaj esprimoj ne estis plene evoluigita gxis 1990. La fundamenta
Lojxban-a radikaro estis "bazliniigita" (stabiligita kontraux sxangxado)
dum la dua duono de 1988, kaj la gramatiko meze de 1990 -- post la unuaj
Lojxban-aj kursoj, efektiva uzado de la lingvo, kaj plurfoja atentema
analizo. Laux cxio cxi, Lojxban estas tre nova lingvo.
Por certigi, ke Lojxban restu stabila dum homoj lernas gxin, la
lingvodifino estas kontrolata strikte. Kiam la nombro de Lojxban-istoj
estos kreskinta suficxe, kaj oni elevoluigos Lojxban-an literaturon,
Lojxban estos traktata kiel natura lingvo kaj permesata kreski kaj flori
sen limigo, samkiel la nunaj etnaj lingvoj.
Nia posxtolistoj enhavas 800 da homoj, el kiu cxirkaux 120 nun lernadas
la lingvon. Dek-dudek el ili povas Lojxban-e babili, traduki kaj verki,
kvankam neniu parolas flue. Iom da ili ofte kunvenas en Vasxingtono por
konversacio kaj jara kongreseto okazas tie je malfrua junio. Tio estas
rimarkinda cxar ne estas iu vortaro kaj la lernlibro ne estas finigita; ni
evoluigis metodojn por instrui la lingvon kiu venki cxi tiun malhelpon.
Lojxban havas unusignifan prononcadon, morfologion (t.e. vortformadon),
kaj gramatikon; komputil-analizo de la formala gramatiko jam pruvis la
gramatikan unusignifecon. Tio signifas praktike, ke leganto aux auxdanto
de Lojxban-a frazo neniam dubas pri tio, kiajn vortojn gxi enhavas, aux
kiel ili rolas en la frazo. Tio validas ecx se oni ne konas la vortojn,
kondicxe ke oni konas la ortografiajn kaj gramatikajn regulojn.
Lojxban ne havas vortojn, kiuj sonas same sed signifas malsame, kiaj
"baro", "io, kio malhelpas", kaj "baro", "mezuro de premo"; kiuj havas
plurajn nerilatitajn signifojn, kia "kanono" -- "pafilego", "muzika
verko", "regulo", aux "eklezia katalogo"; aux kiuj malsimilas laux la
interpunkcio sed ne laux la sono, kiaj "cxi" kaj "cxi' ". Nenia dubo
ekzistas pri tio, kie la vortoj komencigxas kaj finigxas; cxu la vorto
"internazia" priskribas ion, kiu rilatas inter nazioj, aux ion, kiu
rilatas interne de azio? Plej grave, la funkcio de cxiu vorto estas nepre
klara; neniu vorto ekzistas kia "neniu", kiu povas esti la u-modo de ia
verbo "*nenii".
Tiu precizeco neniel malliberigas la signifon de Lojxban-a frazo. Oni
povas fantazii, ridindigi, mensogi, aux miskromprenigi. Vi povas esti
preciza, aux intence malpreciza. Via auxdanto eble ne komprenus tion,
kion vi intencis, sed vi cxiam komprenos tion, kion vi diris.
Tio, ke Lojxban estas planita kiel "logika" lingvo, ne signifas ke la
Lojxban-istoj devige parolas logike. La strukturo de la Lojxban-a
gramatiko ebligas paroli logike, sed ne postulas tion. Lojxban permesas
al vi interrilatigi ideojn reciproke kaj unusignife, uzante strukturojn
kaj principojn intencitajn por logika analizado. Tial, se vi volas paroli
logike, la kapablo ja ekzistas.
Aliflanke, se vi volas esprimi emociojn, novajn kaj kreemajn ideojn,
aux ecx sensencajxon, neniu malfacilo ekzistas Lojxban-e. La logiko
enestas la strukturon, sed ne nepre la enhavon, de la lingvo. Rezulte, la
logika strukturo, kiu cxeestas kasxe en etnaj lingvoj, estas klarigita.
Viaj ideoj, cxu nekonitaj kaj malordinaraj, cxu banalaj, cxu logikaj, cxu
mallogikaj, povas esprimigxi klare. Se ili estas mallogikaj, probable la
mallogiko estos pli evidenta. Sed Lojxban, eble pli ol ajna lingvo
elpensita, provas forigi la limigojn cxirkaux la homa penso.
Iom da originala poezio jam estas verkita Lojxban-e, kaj iom da poezio
estas tradukita en la lingvon. La potenca strukturo Lojxban-a por
vortgrupigo permesas konstrui konceptojn en vortojn facile, ecx improvize.
Lojxban-isto ne bezonas vortarlibron por uzi kaj kompreni la milionojn da
vortoj kiujn oni povas estigi Lojxban-e. La manko de kulturaj limigoj
faciligas la konsideron de novaj ideoj kaj interrilatoj, pli ol cxe etnaj
lingvoj, kaj instigas kreemon. Lojxban plialtigas la komunikon de
abstraktaj konceptoj, cxar gxi identigas malimplice ties naturojn.
Lojxban tial estas tre potenca lingvo, ne sole por poezio, sed ankaux por
la diskutado de fakoj abstraktaj, kiaj filozofio, fiziko, metafiziko, kaj
religio.
Lojxban havas unusignifan gramatikon, kaj gxiaj sonoj kaj literumado
estas unusignifaj. La lingvo NE estas cxiurilate unusignifa; la homoj foje
deziras allasi dubsencecon en siaj esprimoj. En Lojxban, tiu dubsenceco
limigxas al semantiko, metaforo, kaj intenca ellaso de informoj (elipso).
La semantika dubsenceco rezultas pro tio, ke la vortoj en etnolingvoj
reprezentas koncepto-grupojn, ne individuajn signifojn. Tiuj signifoj ofte
interrilatas nur malforte; tio foje okazas ankaux en Esperanto (komparu la
diversajn signifojn de "parko"). Krome, cxies personaj spertoj donas al
la vortoj emociajn kromsignifojn. Cxar temas pri fresxa, kulture neuxtrala
komenco, Lojxban provas minimumigi la transportigxon de tiuj asociajxoj
dum oni lernas la lingvon. (La plej multaj Lojxban-aj vortoj malmulte
similas al vortoj en aliaj lingvoj; tiuj diferencoj helpas, ke okazu tiu
fresxa alfronto al komunikado).
La potencaj metaforigaj kaj vortkonstruaj trajtoj de Lojxban faciligas
fajnajn distingojn inter konceptoj. Tio malinstigas, ke individuaj vortoj
alprenu grupojn da signifoj. La metaforoj de Lojxban (nomataj
tanru) estas en si mem dubsencaj. Ili specifigas rilaton inter la
konceptoj, sed ne la naturon de la rilato mem. Tiun rilaton oni povas
eventuale malimplicigi per unusignifaj logikaj konstruajxoj, aux lasi
malpreciza, kiel la parolanto kutime deziras. Simile, partoj de la logika
strukturo de Lojxban-a esprimo ellaseblas; tio multe simpligas la esprimon
sed kauxzas kelkan dubsencecon. Male al cxe la etnaj lingvoj, la leganto
aux auxskultanto povas facile trovi tiun dubsencecon. Tial cxiu dubsenceco
en Lojxban limigxas kaj rekoneblas, kaj eventuale klarigeblas per plua
interparolo.
Lojxban-aj poetoj jam eksperimentas per novaj (kaj malnovaj) poeziaj
formoj kiuj sxajnas aparte tauxgaj por la ritmo, sono kaj fluado de la
lingvo. Same kiel en Esperanto, la poetoj kontribuas grave al la evoluado
de la lingvo. La ricxaj kaj potencaj metaforoj (tanru) de Lojxban
jam utiligxas elvoki vivajn bildojn kaj kortusxajn emociojn. Ne malhelpate
de gramatika ambigueco, kiu povas malevidentigi la celatajn signifojn,
Lojxban allasas poezian esprimadon laux plena potenco, kiu komunikas kaj
konkretajxojn kaj abstraktajxojn.
La plej multaj humurajxoj bazigxas sur situacio kaj karaktero, kaj tiel
amuzas en Lojxban kiel en cxiu lingvo. Humuro kiu bazigxas sur vortludoj,
kompreneble, dependas de la lingvo. Lojxban malhavas homonimojn, do
simplaj vortludoj ne ekzistas; tamen tiuj, kiuj bazigxas sur similaj (ne
identaj) sonoj ankoraux eblas, gxuste kiel en Esperanto. Lojxban preskaux
cxiam estos dua lingvo, do dulingvaj vortludoj abundas, ofte surbaze de la
dubsenceco, kiu trovigxas en la aliaj lingvoj. Humuro kiu bazigxas sur
interna gramatika dubsenceco estas nepre neebla Lojxban-e, sed humuro
bazigxanta sur nelogikaj esprimoj, aux logikaj strukturoj kiuj malfacile
esprimigxus en aliaj lingvoj, pli facilas.
Dum la parolantoj plispertigxos, kaj konversaciaj esprimoj estigxos,
Lojxban evoluigos propran specon de vortludoj. Unikaj formoj de
Lojxban-aj vortludoj jam aperis: Tiuj ekspluatas la fakton, ke etaj varioj
en la Lojxban-a gramatiko kauxzas ne-antauxvideblajn variegojn en la
signifo, kaj la kapablon simple esprimi tre konfuzajn konceptojn. Same
kiel cxia vortludo, tiuj perdas sian humuron tradukite en aliajn lingvojn.
Simile al humuro okazas ankaux cxe aforismo: konciza frazo kiu potencas
per lakona, eleganta fraz-formado. Lojxban evidente kapablas aforismojn
same kiel cxiu lingvo, kaj eble pli bone ol multaj. Tamen, pro la juneco
de la lingvo, tiaj aforismoj ankoraux maloftas.
La hipotezo de Sapir kaj Whorf asertas, ke la strukturo de lingvo
limigas la pensadon en tiu lingvo, kaj limigas kaj influas la kulturon kiu
gxin uzas. Alivorte, se iuj konceptoj aux strukturaj modeloj malfacile
esprimeblas en lingvo, la socio kaj la kulturo uzantaj la lingvon emas
tiujn eviti. Individuoj eble superiras tiun baron, sed ne la socio kiel
tuto. La hipotezo estas grava kaj kontrauxversa; gxi uzeblas kiel
sociologia argumento pravigi aux kontrauxi rasismon kaj seksismon (kaj
diversajn aliajn ismojn). Ekzemple, la aserto, ke cxar en Esperanto oni
havas sufikson ("-in") indiki la inan genron, sed malhavas analogan
sufikson por la malina, estas io "seksisma" pri Esperanto, antauxsupozas
la pravon de la hipotezo de Sapir kaj Whorf. Kompreno pri la ebleco de
Sapir-Whorf-aj influajxoj eble estigos pli bonan interkulturan
komprenadon, kaj helpos la komunikadon kaj la pacon.
Oni scias, ke la ideoj kaj pensoj de homoj iom sxangxigxas, kiam tiuj
alprenas fremdlingvon. Oni ne scias, cxu tiun sxangxigxon kauxzas la
elmetigxo al diferenca kulturo, aux ecx la eskapo de la propra kulturo.
Oni ankaux ne scias kiom (se ecx iom ajn) la sxangxigxon kauxzas la naturo
de la lingvo mem, kaj ne la kulturaj asociajxoj.
La hipotezo de Sapir kaj Whorf gravis en la lingvistiko dum la
kvindekaj jaroj, sed la interesigxo malpliigxis, parte cxar gxia gxusta
testado estis tre malfacila. Lojxban estas nova aliro al tia testado.
Evidente se kulture-sendependa lingvo instrueblas al grupoj da homoj, la
efikoj de la lingvo pli facile distingeblos disde la efikoj de kulturo.
La unikaj trajtoj de Lojxban forigas la limojn je la lingvo pri logiko,
dubsenceco, kaj esprimpovo; ili pensebligas temojn malfacile alireblajn de
homa lingvajxo gxis nun. Dume, la formala rigideco de la lingvodifino
permesas, ke la parolantoj zorge kontrolu sian esprimadon (kaj eble proe
sian pensmanierojn). Tio allasas kelkan antauxdiran povon, kiun oni povos
uzi por planado kaj preparado de efektivaj Sapir-Whorf-aj eksperimentoj.
Antauxkondicxo de Sapir-Whorf-a eksperimento estas internacia
parolantaro de Lojxban. Necesas, ke ni povu instrui Lojxban-on al homoj
kiuj scipovas nur sian gepatran lingvon, kaj necesas ke ni sciu antauxe,
kiajn malfacilojn trovos homoj de diversaj lingvoj kaj kulturoj, dum ili
lernas Lojxban-on. Tial la Lojxban-a komunumo aktive propagandas inter
parolantoj de lingvoj krom la angla.
Ne necesas, ke Lojxban pruvu aux malpruvu la hipotezon de Sapir kaj
Whorf, por ke gxi sukcesu. Sed se trovigxos faktoj kiuj subtenas la
Sapir-Whorf-an efikon, Lojxban povos ludi tre gravan rolon en analiza kaj
kreema pensado.
Artefarita lingvo estas simpla modelo de "natura" lingvo. Gxi uzigxas
komunike kiel la naturaj lingvoj; gxi estas pli simpla, pli regula, kaj
relative neinfluita de la efikoj de kulturo. Kontraste al la plej multaj
etnolingvoj, artefarita lingvo ne evoluas per naturaj procezoj de interna
sxangxigxado aux kontakto kun aliaj lingvoj (Aux almenaux, ne nepre la
samaj: vidu Interlingvistiko kaj Esperantologio de W. Manders).
Krome, pro tio, ke pluraj detaloj de artefarita lingvo difinigxas antauxe,
oni konas la internan strukturon de la lingvo multe pli bone ol tiun de
etnolingvo.
Tia antauxdifino (lingva preskribo) igas artefaritan lingvon unikan
ilon por la studado de la naturo de la lingvo. Dum oni lernas la lingvon,
la maniero per kiu oni alprenas komprenon pri tiu preskribo povas diri al
sciencistoj, kiom "naturaj" estas la preskribitaj formoj. Oni povas
kompari la efektivan praktikadon de la lingvo kontraux la preskribo; tio
provizas kvantajn datenojn pri specifaj modeloj de uzado. Dum la lingvo
evoluas for de gxia komenca stato, gxi eble ekdevios de la komenca
preskribo. Tiaj devioj pli bone informos al la fakuloj pri la trajtoj de
"natura" lingvo. La procezo de lingvosxangxigxado mem esploreblos laux
maniero ne antauxe ebla. Fine, la ekzisto de relative kompleta
lingvopreskribo je la naskigxo de la lingvo kauxzas, ke priskribo de la
efektiva uzado depost tiu komenca stato estas pli simple kreebla,
gxisdatigebla, kaj studebla.
Lojxban estas sendube la plej zorgeme planita kaj difinita artefarita
lingvo iam ajn kreita. Cxiujn aspektojn de gxia planado ellaboris pluraj
homoj kun spertoj en diversaj fakoj, inkluzive de lingvistiko. La
lingvopreskribo estas simile la plej kompleta de iu ajn lingvo. Tial gxi
estas unika bazo por la studado de lingvouzado kaj lingvoevoluado.
Nova lingvo kia Lojxban, kiu ne havas denaskajn parolantojn, estas
nomata "pigxino". Dum la lingvo evoluas, denaskaj parolantoj de aliaj
lingvoj gxin lernas, kaj alportas en sian Lojxban-an lingvajxon la
perspektivon kaj modelojn de siaj gepatraj lingvoj. Tiu interagado, nomata
"kreoligxo", efikas pri cxiuj lingvoj, kaj eble estas la cxefa kauxzo de
lingvoevoluo. Cxar Lojxban-on lernas parolantoj de diversaj lingvoj, tiu
procezo studeblas senpere laux maniero neniam antauxe ebla; la
lingvopreskribo utilos tiam kiel normo, laux kiu la devioj laux la origino
de la parolanto kaj la evoluo de uzado mezureblas kaj priskribeblas
detale.
Artefarita lingvo kia Lojxban havas nek "denaskulan akcxenton" nek
kulturbazon. Cxar gxi estas multe pli simpla kaj lauxregula ol etnolingvo,
plenagxa parolanto farigxas facilparola en gxi multe pli ol kutime cxe
etnolingvoj, kaj multe pli rapide. Lojxban tial ebligas relative
mallongtempajn studojn pri lingvoalprenado kaj lingvoevoluado. Procezoj
kiuj dauxras dum generacioj en etnolingvoj observeblas dum kelkaj jaroj
cxe Lojxban-lingvanoj.
Oni ne pretendas, ke la studado de Lojxban malkasxos cxion pri la
lingvo. Lojxban, almenaux dum kelkaj jardekoj, estos nur modelo de
lingvo, kies "natureco" pridubeblos. Sed cxar Lojxban kontentigas la
komunikajn kaj esprimajn funkciajn de homlingvo, cxiu teorio pri la naturo
de homlingvoj devas validi por Lojxban. Simile, teorioj pri la naturo de
lingvo testeblas kaj rafineblas cxe tiu pli simpla modelo de lingvo,
antaux ol oni ekfrontos la multe pli malfacilan kaj temporaban testadon
kaj analizadon endan je etnolingva prisercxado.
Cxar Lojxban estas relative senkultura, kaj cxar sia preskribita
strukturo konformas al la predikat-logiko, Lojxban estas ideala medio por
la analizado kaj priskribado de aliaj lingvoj. Aktuale, oni devas kompari
trajtojn de unu lingvo kontraux tiuj de alia etnolingvo, kutime en la
fakliteraturo per glosita enangligo. Lojxban estas suficxe simpla kaj
regula por ke gxi uzigxu kiel "metalingvo", lingvo priskribanta aliajn
lingvojn. Gxiaj strukturoj allasas pli klaran reprezenton de la modeloj de
la priskribata lingvo, sen ke interferu la konkuraj modelo de lingvo kia
la angla.
Fine, la predikata gramatiko de Lojxban gxin tauxgigas por dauxra
perkomputila prisercxado pri naturaj lingvoj. Lojxban uzeblas por vorta
kaj gramatika analizo, kiel interna medio de datenkonservado, aux kiel
interlingvo por masxintradukado. Cxar gxi havas kaj logikajn kaj
naturlingvajn strukturojn, Lojxban kombinas la avantagxojn de ambaux
cxefaj strukturaj aliroj al perkomputila lingvoprilaborado.
La provo elpensi lingvon povas instrui al ni aferojn pri la lingvo,
probable ne lerneblajn alimaniere. Ecx se Lojxban malsukcesos kiel lingvo,
ni ion lernos. Tamen se gxi sukcesos, gxi havas senliman potencialon kiel
bazo por testado de ideoj pri la lingvo, ties strukturo kaj ties uzado.
La invento de Lojxban estas la invento de la scienco de eksperimenta
lingvistiko.
Kompreneble, por Esperantistoj multaj cxi-supraj punktoj estas nenio
nova; ni detale konas la aplikeblecojn de planlingvoj, cxar ni parolas la
plej sukcesan el la planlingvoj. Cxu tio signifas ke Lojxban provas
konkuri kontraux Esperanto, aux ke la delonga ekzisto kaj enradikigxinteco
de Esperanto senvalidigas la celojn de Lojxban?
Unue, oni devas memori, ke cxefa celo de Lojxban ne estas, ke gxi
farigxu internacia lingvo, kaj tiamaniere konkuru je la merkato, kiun
Esperanto nun preskaux akaparas. Oni gxin planis kiel lingvistikan ilon,
kiu helpu ke oni studu kaj komprenu la lingvojn. La lingvistikaj kaj
komputilaj aplikajxoj de Lojxban gxin unikigas inter la proponitaj
planlinvgoj laux tio, ke Lojxban povas sukcesi laux siaj celoj, sen ke gxi
tuj akceptigxu kaj alprenigxu de la tutmondo, kaj ke gxi povas interesi
ecx al tiuj, kiuj skeptikemas aux malamikemas al la internacilingva
movado.
Rilate al la deklaritaj celoj de Lojxban, Esperanto ne tauxgis. Gxi
estas jam pli multe progresinta kaj evoluinta, ol ke eblus la tipoj de
eksperimentado, kiajn la Lojxban-istoj projektas. Ankaux la euxropa
tendenco de Esperanto (la grado de tiu tendenco estas ofte polemikata
afero en Esperantujo; ni simple diru, ke gxi estas nemalgrava) nevalidigas
Esperanton por tiaj taskoj.
Lojxban ne konkuras kontraux Esperanto, cxar la potenciala sukceso de
Lojxban ne dependas de gxia tuja praktika uzigxo kiel internacia lingvo.
La subtenantoj de Lojxban rekonas, ke necesos jardekoj antaux ol Lojxban
ekakiros la nombron kaj diversecon de parolantoj, kaj longan historion de
uzado, kompareblajn al tiuj de Esperanto. Intertempe, ambaux
lingvokomunumoj povas multe lerni, unu de la alia; tio jam nun okazas.
Lojxban jam altiras la atenton de Esperantistoj, kiuj deziras novan
perspektivon pri la propra lingvo, sen ke ilin minacu rekta konkurado,
kiel okazus cxe Ido aux Interlingua. Estas pluraj rilatoj, per kiuj
komparo inter Lojxban kaj Esperanto ricxigos kaj la disvolvigxon de
Lojxban (kiu povas multe lerni de la longjara disvolvigxo de Esperantaj
vortaro kaj esprimoj, kaj la provoj en Esperanto atingi kulturan
neuxtralecon per elimino de idiotismoj -- ni agnosku, ke tiu provo ne
cxiam estas sukcesa; nia lingvo influigxas de tro multaj faktoroj. Tio
pruvas gxian vivantecon) kaj Esperantologion, cxar temas pri lingvo kun
trajtoj tute diferencaj de kaj Esperanto kaj la diversaj novlatinaj
projektoj iam disvastigxintaj, sed uzata en similaj cirkonstancoj. Tio
ebligas tre interesajn komparojn. Ekzemple, Lojxban estas lingvo kiu
allasas vortkombinadon, kaj gxin ecx neprigas pro la malgrandeco de la
vortaro, sed estas pli izoliva ol aglutina. Tio, krom la eventuale
malsamaj sintenoj pri vortfarado, alportos interesajn kontrastojn, kiuj
eble helpos al Esperantologoj kompreni sian vortfaradon ekster la klasika
tradicio de la studo. Simile pri neologismemo, lingva stabileco, la
tendenco uzi trajtojn iel "idiotismajn" en la lingvo, kaj ecx pri kompara
planlingva sociologio, konsidere ke la Lojxban-a lingvokomunumo aktuale
grave diferencas de la Esperanta, kaj ke Lojxban evoluas en medio
kontrasta al tiu, en kiu evoluis Esperanto kaj la aliaj plej sukcesintaj
planlingvaj projektoj.
Estas nenia neceso, ke la du lingvokomunumoj rigardu unu al alian
suspekteme aux malamikeme; cetere la esperantistoj aktuale konsistigas la
plej grandan "minoritatan" lingvokomunumon interne de le jbonai
("le JXBONaj" -- Lojxban-ujo) -- cxirkaux 25% el la nunaj Lojxban-istoj
scipovas Esperanton, almenaux iomete. Ni esperas, ke fruktodona kunlaboro
kaj kunekzisto rezultos, kiu donu modelon de interlingvo-movada konduto
diferencan je la gxisnunaj akraj kaj amaraj bataloj. Post unu jarcento da
sukcesa uzado, la Esperanta movado rajtas sin senti sekure.
Pro diversaj kialoj. Oni aktive konsiligxas de tiuj, kiuj jam laboras
pri la lingvo, pri tio, kiel instrui kaj disvastigi la lingvon. Post
kelkaj semajnoj da lernado de la lingvo per la materialoj jam verkitaj,
kaj kun kelke de la vortaro, vi povos kunlabori kun la jam komencintoj. Vi
estos grava parto de tiu malgranda sed rapide kreskanta komunumo. Persone
helpos al vi pri eventualaj problemoj, kiujn vi spertas en la lingvo, tiuj
kiuj estras la movadon. Se vi havas ambicion kaj dedicxigxas al la lingvo,
estas bonvene ke vi anigxu al la estraro.
La komputilemuloj lernintaj la lingvon estos la unuaj kiuj preparos
gravajn perkomputilajn aplikajxojn por la lingvo. Sendube, sperto pri la
lingvo valoros kiam Lojxban agnoskigxos kiel utila ilo de la komputila
industrio. Dume, komputilemaj Lojxban-istoj povas ankaux helpi al la
preparado de perkomputilaj instruiloj aux al la konvertado de jama
softvaro por aliaj komputilsistemoj.
Ankaux nekomputilemuloj trovos Lojxban-on valora lingvo. Eble vi
interesigxas pri la hipotezo de Sapir kaj Whorf, kaj pri la sciencaj
testoj planotaj kaj efektivigotaj, aux pri aliaj prilingvaj prisercxajxoj.
Eble interesas al vi la aplikeblo de Lojxban kiel interlingvo, kaj kiel
tio kontrastos al la spertoj de Esperanto.
Sed ne necesas, ke vi lernu Lojxban-on por praktika celo. Pluraj (eble
ecx la plej multaj) lernantoj de Lojxban gxin lernas por distrigxo. Lerni
Lojxban-on estas intelekte stimule, kontaktigas kun multaj homoj, kaj
laborigas la menson. Lojxban havas la avantagxojn de distroludoj, kaj tiu
distro eventuale ankaux klerigas.
Se vi ricevis cxi-tiun brosxuron posxte, vi probable ankaux ricevis
resumon de la lingva planigxo kaj strukturo, kaj eble aliajn materialojn,
ekzemple enkondukan kurson. Se vi akiris cxi tiun brosxuron per komputila
sendado, tiuj pluaj materialoj probable haveblas cxe la sama fonto. Se vi
ne ricevis tiujn materialojn, skribu al la Logiklingva Grupo (Korp.) cxe
la adreso cxi-sube, kaj ni bonvole provizos ilin. Ni petas monodonacon de
US$5 pagi la kostojn de tiuj materialoj (menciataj cxe la registrigxilo
kiel "Materialaro 0").
(Ni petas ke la perkomputilaj ricevantoj de niaj materialoj registru
siajn interesigxon cxe ni per normala aux perkomputila posxto, kaj ke ili
konsideru mondonacon al la Logiklingva Grupo, por helpi pagi niajn
dauxrajn kostojn en la subtenado de la Lojxban-a komunumo. Ni nun
elspezas meze US$20 cxiujare por cxiu konata membro de la komunumo, el kiu
kelkaj ne povas pagi pro financaj aux fremd-devizaj problemoj; cxia donaco
helpos.)
Notu bone: cxiuj el niaj materialoj, krom cxi-tiu brosxuro, haveblas
nur angle. Cxar la plejparto de la materialoj estas malnetoj, ni ne
ankoraux tradukis ilin. Se vi aligxos, eble vi helpos nin fari la
tradukojn kaj varbi aliajn Esperantistojn.
Kiam vi jam legis tiujn enkondukajn materialojn, estas pluraj vojoj,
kiujn vi povas sekvi. Via elekto dependos de via tempo, loko, kaj aliaj
cirkonstancoj, kaj de viaj celoj por la uzado de la lingvo.
Plejparte, lernantoj de la lingvo laboras dum iom da tempo sole, antaux
ol labori kun aliaj. Ni rekomendas ke vi trovu almenaux unu alian homon
kun kiu interrilati kaj studadi, aux vizagx-al-vizagxe aux posxte. La
Logiklingva Grupo tenas listojn de Lojxban-aj lernantoj de diversaj
niveloj de sperteco kaj agemo. Krome, estas almenaux unu aktiva
komputil-posxta listo, alirebla de Internet, Usenet, CompuServe, kaj eble
ankaux de FIDOnet. Informoj trovigxas cxi-sube.
Preskaux cxiu uzo de Lojxban, kiun vi volas fari, necesigas iom da
sperto en la baza vortaro. Vi povas lerni suficxan Lojxban-an gramatikon
apogi konversaciadon dum nur kelkaj horoj, sed vi bezonos vortaron antaux
ol uzi la gramatikon.
Vi povas lerni la Lojxban-an vortaron per "lernokartoj"; la
Logiklingva Grupo disvastigas kartaron, kaj ni evoluigis lernokartajn
metodojn kiuj treege helpos al vi lerni la vortaron. La lernokartan
metodon ni auxtomatigis en perkomputila instrua programo, kiun ni vendas
sub la nomo "LogFlash". Versioj por MS-DOS kaj Macintosh nun haveblas.
(Aliaj komputil-helpataj instruantaj programoj haveblas aux evoluas,
kaj analizilo kaj korektilo por Lojxban-a gramatiko espereble haveblos
baldaux en 1992 por pluraj komputil-sistemoj. Almenaux unu interaga
ludoprogramo uzanta Lojxban-ajn tekston kaj ordonojn estas evoluigata en
1992.)
Vi povas lerni la Lojxban-an gramatikon per pluraj metodoj, inkluzive
de studado de ekzemploj en la trimonata gazeto ju'i lobypli aux per
legado kaj analizado de la formalgramatika priskribo (verkita por la
komputila lingvilo "YACC" -- tiu metodo plej tauxgas por tiuj, kiuj jam
studis komputilajn lingvojn per similaj priskriboj). Pli simpla versio de
tiu formalgramatiko en E-BNF sistemo
trovigxas en "Materialaro 1", kaj la kompleta formgramatiko trovigxas en
"Materialaro 2"; ambaux haveblas de la Logiklingva Grupo.
Lecion-materialojn la Logiklingva Grupo disvastigas kiel "Materialaro
3". Tiuj estas la plej bonaj materialoj por individua studado. La
materialoj inkludas 6 lecionojn (je 283 pagxoj), pluan ekster-lecionan
priskribon pri la "neada" gramatiko de Lojxban, skizon de aferoj ne
kovritaj en la lecionoj, kaj rekomendatan ordon de studado por
Materialaroj 1 kaj 2.
Lojxban-ajn kursojn oni instruis intermite ekde frue en 1989.
Lojxban-a kurslibro estas verkata laux tiuj unuaj lernadaj provoj. La
libron oni planas uzebli por individua studado, kurscxambra instruado, aux
grupa studado. La Logiklingva Grupo vin sciigos pri cxiuj planataj
studogrupaj agadoj en via regiono, kaj anoncos la kompletigxon de la
libro. Formala Lojxban-a vortarlibro finfine anstatauxos la plejparton de
la vortlistoj kaj linvgo-priskribaj materialoj en Materialaroj 1 kaj 2,
probable unu jaron post la kompletigo de la kurslibro, sed nun tiuj
materialoj ekvivalentas al baza vortarlibro. Proksimume 6 monatojn post
la eldonado de la vortarlibro, la Lojxban-a lingvodifino farigxos
bazliniigita (stabiligita) dum 5 jaroj, kaj depost tiam, Lojxban-on
regados nur la parolantoj de la lingvo.
Inter la aliaj materialoj, kiuj eble haveblos, estas
lingvo-magnetobendoj kaj -televidbendoj. Aktuale, lingvobendo kunordigita
kun la lecionoj haveblas. Niaj nunaj materialoj trovigxas en la mendilo.
Kompreneble, la sola maniero vere lerni lingvon estas UZI gxin. La
Logiklingva Grupo vin helpos trovi aliajn Lojxban-lernantojn je
ekvivalenta spertonivelo kaj interesigxoj, aux en via regiono, aux
atingeblajn per normala aux komputila posxto. La trimonata gazeto ju'i
lobypli ordinare enhavas iom da Lojxban-a teksto, kun detala traduko
kaj sen gxi, krom diskutojn pri lingvaj punktoj far membroj de la
Lojxban-a komunumo. Kompreneble, la plej bona maniero uzi la lingvon
estas varbi amikojn kaj konatojn studi la lingvon kun vi. Ecx se ili ne
interesigxas pri la samaj celoj, kiujn interesas vin, la "sxatokupa"
aspekto de la lingvo donos interesan amuzon por cxiuj.
La Logiklingva Grupo (Korp.) estas neprofitema organizajxo, kaj
enkorpigxo de la Loglan-a/Lojxban-a komunumo. Gxi fondigxis kompletigi la
disvolvigon de la lingvo, prepari kaj eldoni instruomaterialojn, organizi
kaj instrui la komunumon, kuragxigi aplikajxojn de Lojxban, kaj ekigi kaj
estri prisercxojn en lingvistiko, lingvoedukado, kaj aliaj fakoj rilataj
al Lojxban. Simple dirite, nia celo estas servi al vi pri cxio Lojxban-a.
La Logiklingva Grupo ne asociigxas kun la Loglan-a Instituto (Korp.), la
organizajxo fondita de James Cooke Brown.
Oni nomas la Logiklingvan Grupon ankaux la lojbangirz. (la
lojxBANgirz), kiu estas gxia nomo en Lojxban. Gxi fondigxis neformale en
1987, kaj korporaciigxis en 1988. La usona imposta departmento aprobis
nian rangon kiel neprofitema eduka/scienca fondajxo en 1989. Tio igas la
monodonacojn al la organizajxo subtraheblaj de la impostokalkulado laux la
usona impostolegxo.
Oni evoluigis Loglan-on/Lojxban-on preskaux entute per volontula laboro
kaj per malgrandaj monodonacoj. Lojxban altiras homojn, kiuj volas oferi
multan tempon kaj penon por ke realigxu ilia afero. Proe nia sola enspezo
estas mono el vendoj de niaj eldonajxoj, kaj monodonacoj de
interesigxantaj subtenantoj.
La Logiklingva Grupo eldonas kaj vendas laux kredita sistemo. Ni
dissendas materialojn kaj petas, ke la ricevantoj kontribue pagu por la
kosto de tiuj materialoj. Cxiuj lingvodifinaj informajxoj estas libere
publike uzeblaj, kaj la plej multaj Logiklingvagrupaj eldonajxoj
dissendigxas sen postulo pri pago por kopiado kaj redissendado. Haveblas
por-komputilaj versioj de pluraj el niaj eldonajxoj. Ni petas, ke tiuj,
kiuj ricevas niajn materialojn per iu ajn el cxi tiuj alternativaj
manieroj, registru cxe ni sian interesigxon pri Lojxban, por ke ni pli
bone servu al la komunumo, kaj ke ili donacu libere por ke ni plu povu
servi al vi.
Ni petas, ke vi havu pozitivan konton kiu suficxu gxis jaro aux pli da
atenditaj elspezoj por mendoj, kiajn indikas niaj registrigxilo kaj
mendilo. Tiu konta mono konsistigas nian fonduson por tag-al-taga
funkciado. Ni repagos al vi pozitivajn kontajn kontribuajxojn ene de ses
semajnoj depost eventuala peto. Se vi translogxigxas sen informi al ni,
kaj ni proe ne povas kontakti vin, ni restigos vian pozitivan konton dum
jaro antaux ol gxin trakti kiel donacon.
La plej multaj materialoj, kiujn ni vendas, necesigas aux antauxan
pagon, aux neformalan deklaron de intenco pagi, aux deklaron ke vi ne
havas suficxan monon pagi por la materialoj (tiukaze ni donas la
materialojn laux nia jugxo). Ni provas flekseblece subteni Lojxban-istojn
kun financaj limajxoj, kaj akceptas prudentajn ofertojn de malpliigita aux
prokrastita pago laux nia financa kondicxo kaj via grado de dedicxigxo al
tio, ke vi aktive kontaktu kaj agemu en la komunumo per ni. Evidente la
nivelo de via antauxa kaj nuna aktivado, kaj dedicxigxo al lernado de la
lingvo aux volontula laboro por la lojbangirz. faktoros en nia
decido.
la lojbangirz. havas specialan interesigxon pri la subteno de
eksterusonaj Lojxban-istoj, cxar tiom el la lingvoceloj dependas de la
farigxo de internacia komunumo da parolantoj, kaj cxar ni agnoskas la
transpagajn problemojn inter la diversaj landoj. Ni akceptas bankocxekojn
en plej multaj valutoj, kaj internacian pagon per Master Card kaj Visa. Ni
ankaux kuragxigas, ke grupoj formigxu kaj ricevu unuopajn ekzemplerojn de
la materialoj, kaj tiujn kopiu aux pruntigu inter si, por ke niaj
popersonaj kostoj restu malaltaj. Ni postulas malpli altan nivelon de
kontaktado kaj kontribuado de eksterusonaj Lojxban-istoj, kiam ni decidas,
cxu sendi materialojn malpli- aux sen-page.
Ni petas ke cxiu ricevanto de niaj materialoj volonte kontribuu
lauxpove, kaj restigu suficxan monon en sia konto porpagi kontraux niaj
proponitaj prezoj. Tiuj subtrahigxos de la konto auxtomate kiam ni sendos
al vi materialojn. Ni informos al vi per monpeto kiam via konto
negativigxos. Ni retenas rajton rifuzi mendojn kiam via konto ne
elpagigxis, tamen faros cxian provon subteni tiujn, kiuj subtenas al
Lojxban per sia tempo, dedicxigxo, kaj mono.
Ne estas legxa devo pagi por materialoj senditaj al vi nepetite, sed
tiajn materialojn ni pagendigas per via konto manke de alia interkonsento,
kaj tiun konton modifos lauxkonsente. Se ni akceptas de vi oferton de
malpliigita pago, ni pagendigos al vi tiun sumon per la konto.
Ni petas, ke cxiuj ricevantoj de niaj materialoj nin helpu finance
lauxpove. La Logiklingva Grupo bezonas viajn donacojn subteni la
projekton Loglan/Lojban. Lauxhistorie, la artefaritaj lingvoj ne estas
finance enspezegigaj, kaj estas malfacile por ni ricevi helpon de ekstere.
Estas malpermesate al la Logiklingva Grupo (Korp.) laux gxia regularo, ke
gxi uzu pli ol 10% el gxiaj elspezoj por administraj celoj, krom je
speciala konsento de donacanto kiu porpagos tiajn pluajn kostojn tute.
Ni provas gxisdate informi la komunumon. Ne cxiu havas tempon
partopreni cxiujn niajn aktivajxojn. Trimonata gazeto, le lojbo
karni ("le LOJxbo KARni"), sendigxas al cxiu komunumano. Ankaux pli
longa gazeto, ju'i lobypli, publikigxas trimonate. Gxi enhavas
diskutojn pri trajtoj de la lingvo, debatojn pri prisercxaj temoj kaj
aplikajxoj, leteroj de komunumanoj kun respondoj, kaj kreskantan nombron
de Lojxban-aj verkajxoj kaj tradukajxoj.
Niaj eldonajxoj malhavas reklamojn (krom niaj propraj mendoinformajxoj,
kaj fojaj mencioj de individuoj kaj organizajxoj kiuj kontribuis apartan
servon al nia afero), kaj ni ne disvendas nian posxtoliston. Niaj
eldonajxoj dissendigxas kiel eble plej malmultekoste, por ke ni kuragxigu,
ke partoprenu novuloj. Por ke ni atingu maskimumon da engagxigxintoj, ni
firme intencas distribui kiel eble plej multe el nia materialaro per la
sistemo "dividvara" de komputila softvaro (dissendo senpage kaj kun
rajto kopii), kaj sekvas similan politikon por niaj presitaj eldonajxoj.
Laux tiu politiko, ni retenas nian kopirajton, sed permesas ke vi, kun
relative malmulta limigo, kopiu niajn materialojn por viaj amikoj,
kondicxe ke vi ne postulu pagon por la kopioj. Ni petas ankaux, ke
ricevintoj de kopioj registrigxu cxe ni, por ke ni sciu, kiu posedas niajn
materialojn. Tia registrigxo ne neprigas monan kontribuon.
Kelkaj materialoj eldonitaj de ni enhavas informojn kiujn ni metas en
la publikan terenon. Cxiuj lingvodifinaj informajxoj konsiderigxas
publikaj.
Vi povas partopreni en la Lojxban-a komunumo je diversaj
aktiveco-niveloj, kiujn ni listigas per la desxirebla registrigxilo kun
cxi tiu brosxuro. La kostoj por kontribuantoj varias ekde 5 aux 10 usonaj
dolaroj jare por abono nur al le lojbo karni, gxis pli grandaj
sumoj por aktivaj lernantoj de la lingvo. Ni auxtomate elsendas al vi
materialojn laux via indikita aktiveco-nivelo; tio minimumigas la
prilaboradon de individuaj mendoj kaj simpligas nian kontadon, kio
malpliigas niajn elspezojn.
Se vi provas lerni la lingvon, ni disponigas tiom da helpo kiom ni
povas. Ni kontaktigos vin kun Lojxban-istoj kiuj eble interesigxos pri
komunikado aux kunstudado kun vi per la lingvo. Vi povas ankaux sendi al
ni viajn verkajxojn por korekto kaj recenzo, aux por perita intersxangxo
kun aliuloj. Gramatike gxustajn verkajxojn ni elektas por preso en niaj
eldonajxoj. Ni provas apogi prisercxadon kaj socian interagadon inter la
lernantoj aux lernintoj de la lingvo. Ni helpas al tiaj homoj pri
organizado, kunvokado kaj instruado de formalaj klasoj kaj studrondoj, kaj
porpagos asociigxintajn grupojn loke kiam neprofitema sponsorado alportas
utilon. Ni ankaux okazigas cxiujare (malfrue en junio) feston pri la
lingvo kaj la komunumo, nomitan LogFest, lige kun nia cxiujara aferkunveno
en la regiono de Vasxingtono, Distrikto de Kolumbio. Ni krome atendas, ke
ni apogos aliajn lokajn kunvenojn kaj kongresojn dum la komunumo plu
kreskos.
Ni sercxas manierojn engagxigxi en pli grandaj esploraj projektoj kaj
aktive labori pri aplikajxoj de la lingvo. Ni tial sercxas kontraktojn kaj
oficialajn donacojn, krom financan kaj teknikan helpon de individuoj,
kompanioj kaj universitatoj. Temas pri afero relative malgrava nunmomente,
sed oni atendas, ke pligravigxos post kiam kompletigxos la instruaj
materialoj kaj kompletigxos la stabiligo de la lingvo. Ideojn kaj
informojn pri tiu temo ni bonvenigas.
Kompreneble, ni ankaux provas propagandi la lingvon. Niaj
reprezentantoj cxeestas kunvenojn kaj faras paroladojn pri la lingvo. Ni
dissendas cxi tiujn brosxurojn. Per niaj penoj, kaj per via helpo, la
anaro de Lojxban rapide kreskas.
Vi povas engagxigxi en la projekto de Lojxban diversmaniere, depende de
viaj interesigxo kaj fono, kaj de via disponebla tempo:
Pluraj el tiuj aktivajxoj necesigas, ke vi jam antauxe lernu la
lingvon. Tamen ecx tiuj, kiuj ne disponas je la tempo lerni la lingvon
gxuste nun, aux kiuj logxas disde aliaj Lojxban-istoj, povas helpi pri
varbado kaj kontribuado de ideoj al la afero.
Helpi la propagandadon de la lingvo, kompreneble, ne okupigas multan
tempon, nek ecx necesigas, ke vi scipovu la lingvon. Parolu al la amikoj,
la parencoj, la kolegoj kaj la klubanoj. Ni volonte provizos kopiojn de
cxi tiu brosxuro lauxpete. Lojxban emas propagandi sin mem; la
priinformigxintoj plej ofte interesigxas pri gxi almenaux kelkagrade.
Se vi respondos, ni sendos al vi materialojn tauxgajn por via dezirita
aktiveco-nivelo, nepre inkluzive de ensemblo da enkondukaj materialoj
(kiujn vi eble ricevis kun cxi tiu brosxuro), kaj la plej lastan numeron
de le lojbo karni, kiu vin gxisdatigos pri la okazajxoj en la
komunumo. Se vi indikas al ni pli altan nivelon, vi ricevos pli detalajn
materialojn, inkluzive de instruaj materialoj. Vi povas ankaux mendi niajn
por-komputilajn varojn, fakajn tekstojn, malnovajn numerojn de la gazetoj,
kaj diversajn specialajxojn. Vidu cxe nia mendilo por detaloj.
Restu en kontakto kun ni. Ni volas scii viajn ideojn kaj opiniojn pri
la lingvo, pri niaj diversaj aktivajxoj, kaj pri niaj varoj. Ni bonvenigas
nefermitan debaton pri la lingvoplanigxo, kaj ofte presas kaj disponigis
verkajxojn kiuj kritikas diversajn aspektojn de nia afero, kiam ili havas
suficxe gxeneralan intereson. La nefermita debato helpas la komprenon kaj
plibonigas la kvaliton de la lingvo kaj de la maniero, per kiu ni gxin
prezentas al la mondo. Ni preferas, ke ni auxdu kritikojn nun, en nia
amikema komunumo, kaj aux korekti niajn problemojn aux doni adekvatan
respondon, ol fari tiel pli malfrue, kiam tiajn temojn pridemandos
eksteruloj.
Mallongdire, Lojxban estas produkto de la TUTA komunumo, inkluzive de
VI -- se vi elektos aligxi.
Kompreneble, eklerninte la lingvon,
Uzu Lojxban-on.
Lojxban ne vere atingos la rangon de lingvo gxis la homoj gxin uzos
vaste. Necesas al ni kreemuloj kiuj verku Lojxban-an prozon, poezion, kaj
dialogojn. Necesas tradukoj el fikcio, religiaj kaj filizofiaj verkajxoj,
kaj muziko. Nur tiel Lojxban pruvigxos praktika, kaj akiros la
respektatecon kiun gxi bezonas, por ke gxi sukcesu.
Limaka Adreso:
Reta Adreso:
[email protected]
Telefono: +1 (703) 385-0273
En Esperanto vi povas kontakti
Nicxjo Nicholas
cxe
[email protected]
aux eble Mark Shoulson cxe
[email protected] .
La cxefa TTT-pagxo estas trovita cxe
http://xiron.pc.helsinki.fi/lojban. Tiu estas verkita en la angla.
Ekzistas aktiva diskutrondo per la cxi-supraj retoj. Por aligxi,
sendu mesagxon konsistantan de:
al
[email protected]
kaj sendu posxtajxojn al cxiuj rondanoj per la adreso:
[email protected]. La trafiko estas parte en la angla,
parte en Lojxban.
Anoj de la reto CompuServe povas aligxi al tiu grupo, aux
kontakti nin, antauxmetinte "INTERNET:" al iu ajn de la cxi-supraj
adresoj. La reto Fidonet kunligigxas kun la reto Internet per
diversaj nodoj -- kontaktu vian sistem-administranton.
Se vi ricevis
registrigxilon (angle) kaj
mendilon (angle)
kun cxi tiu brosxuro, vi povas doni al ni utilajn informojn helpi, ke
ni servu al vi, kaj mendi de nia materialaro (cxefe en la angla).
Sendu korektajxojn al
[email protected].
Kial oni evoluigis Lojxban-on?
Cxu aliaj uzoj por Lojxban ekzistas?
Cxu Lojxban estas lingvo por komputiloj?
Kiel oni skribas Lojxban-e? Kiel la lingvo sonas?
Kian gramatikon Lojxban havas?
Lojxban sxajnas malsimpla. Kiel malfacile oni lernas gxin?
Se oni inventis Lojxban-on en 1960, kial ne ekzistas multaj
Lojxban-istoj jam nun?
Kion volas diri tiu "unusignifa"?
Cxu oni povas skribi poezion en "logika" aux "unusignifa" lingvo?
Cxu eblas sxerci en unusignifa lingvo?
Kio estas la hipotezo de Sapir kaj Whorf?
Per kio alia povas Lojxban helpi al sciencistoj kiuj studas la lingvojn?
Esperanto kaj Lojxban
Kial lerni Lojxban-on nun?
Kiel mi lernu Lojxban-on?
Kio estas la Logiklingva Grupo?
Kiel servas la Logiklingva Grupo al la komunumo?
Kion mi povas fari nun?
Kiun mi kontaktu?
Leteru aux telefonu al:
Bob LeChevalier
The Logical Language Group, Inc.
2904 Beau Lane
Fairfax, VA 22031
USA
subscribe lojban persona-nomo familia-nomo
e'osai ko sarji la lojban.
/ehosaj ko SARjxi la LOJxban/
Bonvole subtenu Lojxban-on!
Tradukita el la angla de
Pauxlfrancisko de S. O'Sullivan,
Mark Shoulson
kaj
Nicxjo Nicholas.
Hipertekstigita de
Stefano KALB
je 13a de decembro 1995 je 22.30 GMT